La Nacia Realiga Programo pri Esploro kaj Konkurencokapablo 2007-2013 diskriminacias la itallingvajn docentojn

La projektoj financataj de la Nacia Realiga Programo “Esploro kaj Konkurencokapablo 2007-2013” havas kiel celon la evoluigon de la sudaj regionj de Eŭropo. Tio plejofte okazas per plifortigo de la fremdlingva instruado tra dungo de instruistoj denaskaj en fremda lingvo (ĉefe angla).

Asocio Nitobe kondamnas lingvan politikon diskriminacian kontraŭ la itallingvanoj kiuj havas la kvalifikojn lingvajn (kaj pedagogiajn) akiritajn ĉe naciaj aŭ alilandaj strukturoj. Alia afero estus se oni postulus, alternative, la konon de fremda lingvo je nivelo C1. Konkurenco ne eblas, se oni postulas denaskecon en specifa lingvo. Ke iu ŝtato premias nur fremdlingvanojn en aŭropa merkato malfermita al ĉiuj, estas neakceptebla diskriminacio bazita sur la denaska lingvo, kontraŭa al siaj civitanoj mem.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *