LINGVA JUSTECO POR LA PATENTOJ DE LA EŬROPA UNIO

Hieraŭ la Euxropa Parlamento aprobis la peticion je plifortiga kunlaborada proceduro por la kreo de trilingva EU-patento (franca, angla kaj germana). Temis pri altrudo petita de minoritato de 12 ŝtatoj por ĉirkaŭeviti la unuanimecan ligon.

La trilingva reĝimo kuntrenus gravan distordon de libera konkurenco sankciita de la eŭropaj traktatoj, kaj tio ĉi estus evidenta malobservo de eŭropa plurlingveca principo.

La atingo de franca, germana kaj angla patento kostus meznombre 28% pli por malgranda aŭ meza itala entrepreno ol por kunkurenca aŭstria, irlanda aŭ franca firmao. Krome obteni EU patenton paradokse iĝus pli multekoste por hispana firmao ol por usona aŭ kanada kiuj sin prezentas al la eŭropa merkato.

La politika mondo devas sin mobilizi por eviti ke lingva reĝimo maljusta kaj distordita de la konkurenco estu aprobata. Do necesas postuli la rajton je egaleca traktado de la lingvoj sankciitan en la traktatoj aŭ almenaŭ agi por obteni stabilajn akompanrimedojn, kiuj korektu la malekvilibrojn kaŭzitajn de la fakto, ke oni privilegias unu aŭ iun ajn oficialan lingvon de EU rilate al la aliaj.

Ekzemple la kreo de “eŭropa fonduso por la traduko de patentoj” financita per specifaj kontribuoj deponitaj fare de la ŝtatoj kies lingvoj estas privilegiitaj, aŭ adopti sistemon de lingva rotacio kaj/aŭ la teknikan uzon de iu neŭtrala kaj ne oficiala lingvo kiel pontolingvo por la tradukoj.

Justa lingva reĝimo ne estas nur lingva justeco, sed ankaŭ defendo de entreprena libereco kaj de libera konkurenco ene de Eŭropa Unio.

Michele Menciassi
Sekretario de Nitobe-Asocio

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *