9-a Nitobe-Simpozio – 2023 – 75a Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: kiu estas la stato de efektivigo de lingvaj rajtoj?

Università di Torino, Centro Aldo Moro
28-29/07/2023

Organizantoj:

Michele Gazzola, Nicole Marinaro, Maria Margherita Mattioda, Marie-Berthe Vittoz

Scienca komitato:

Michele Gazzola, Nicole Marinaro, Maria Margherita Mattioda, Guilherme Fians, Snehaja Venkatesh, Mark Fettes, Klaus Schubert, Marie-Berthe Vittoz

 

Priskribo

La ĝenerala temo de la Nitobe Simpozio estas la stato de efektivigo de lingvaj homaj rajtoj, 75 jaroj post la universala deklaro de homaj rajtoj. La simpozio estas momento de pripensado kaj diskuto pri temo kiu akiris konsiderindan gravecon en la lastaj jaroj pro multaj kialoj, inkluzive de la kreskantaj internaciaj migradoj, la procezoj de kultura kaj lingva homogenigo ligitaj al tutmondiĝo, la cifereca revolucio kiu povas malfavori la lingvajn minoritatojn, kaj fine situacioj de armita konflikto en plurlingvaj landoj kiel Ukrajnio. La Nitobe Simpozio dediĉos specifan sesion al la kazo de lingvaj rajtoj en Italio, inkluzive de tradiciaj minoritatoj kaj tiuj devenantaj el enmigrado.

Reta elsendo https://media.unito.it/

Vendredo 28 julio

8:30-9:00 Aliĝo

9:00-9:30 Bonvenigo kaj malfermo

Matena sesio: TEORIAJ ASPEKTOJ DE LINGVAJ RAJTOJ

9:30-10:05 Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri Minoritataj Problemoj, Prezento kaj diskuto de la raporto “Lingvaj Rajtoj de Lingvaj Minoritatoj: Praktika Gvidilo por Efektivigo” kaj de la “Propono por Tutmonda Konvencio pri Rajtoj de Minoritatoj”

10:05-10:40 Robert Phillipson, Kopenhaga Komerca Universitato, Prezento kaj diskuto de la libro “Manlibro pri Lingvaj Homaj Rajtoj”

10:40-11:15 Bengt-Arne Wickström, Andrássy-Universitato Budapeŝto, Indekso por taksi lingvan justecon trans landoj: diskuto kaj prezento de kelkaj antaŭrezultoj

11:15-11:45 Kafo-paŭzo

11:45-12:20 Vicent Climent-Ferrando, Universitato Pompeu Fabra – Unesko Katedro pri Lingvaj Politikoj por Multlingvismo, Takso de la subteno de Eŭropa Unio al Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. 10 jarojn post la Alfonsi Rezolucio

12:20-12:55 Laure Clément-Wilz, Universitato Parizo-Est Créteil, Lingvaj rajtoj kaj la Kortumo de EU

12:55-14:30 Tagmanĝo

Posttagmeza sesio: PRAKTIKAJ ASPEKTOJ DE LINGVAJ RAJTOJ

14:30-15:05 Vicent Fenollar i Sastre kaj Johan Häggman, respektive, Politika Administranto de NPLD-Reto por Antaŭenigi Lingvan Diversecon, kaj Politika Konsilisto de FUEN-Federacia Unio de Eŭropaj Naciecoj, Kion povas kaj kion faru EU por minoritatoj. aŭ regionaj lingvoj?

15:05-15:40 Davyth Hicks, Ĝenerala Sekretario de ELEN- Eŭropa Lingva Egaleca Reto, Respekti lingvan diversecon? Instituciaj obstakloj al lingva egaleco kaj rajtoj en Eŭropo

15:40-16:10 Kafo-paŭzo

16:10-16:45 James Archibald, Universitato McGill/Universitato de Torino, Principoj por efektivigi integrajn lingvopolitikojn

16:45-17:20 Seán Ó Riain kaj Alice Leal, respektive, Eŭropa Esperanto-Unio kaj University of the Witwatersrand, Lingvaj rajtoj kaj multlingvismo en EU

17:20-17:55 François Grin, Universitato de Ĝenevo, Teoriaj kaj metodikaj iloj por la efektivigo de lingvaj rajtoj: prezento de la libro “Routledge Manlibro pri Lingvo Politiko kaj Planado”, kaj la revuo “Language Problems & Language Planning”

17:55-18:00 Fermo de la unua tago

 

Sabato 29a julio

9:00-9:20 Resumo de la unua tago

Matena sesio: LA KOMPLEKSECO DE LINGVAJ RAJTOJ. LA KAZO DE ITALIO KAJ DE EŬROPAJ INSTITUCIOJ

9:20-9:55 Antonio Stango, Prezidanto de FIDU-Itala Federacio de Homaj Rajtoj, Homaj rajtoj en lingve diversaj socioj

9:55-10:30 Monica Barni, Universitato por Fremlandanoj de Sieno, Lingvaj rajtoj kaj migrantoj en Italio

10:30-11:05 Giovanni Agresti, Universitato Bordeaux Montaigne kaj reto POCLANDE, Minoritatoj en Italio kaj lingvaj politikoj

11:05-11:35 Kafo-paŭzo

11:35-12:10 Ilaria Fiorentini, Universitato de Pavia, La sociolingvistiko de minoritatoj en Italio

12:10-12:30 Francis Hult, Universitato de Marilando, Lingvaj rajtoj en la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj

12:30-13:00 Konkludaj rimarkoj kaj fino.

───────────────

Laborlingvoj: angla, itala, Esperanto. Samtempa interpretado provizita.

Kun financa subteno de: Esperantic Studies Foundation; Asocio “Nitobe” – lingva demokratio kaj justeco; Universitato de Torino, Asocio de Franclingvaj universitatoj, CLA-Universitata Centro por la Lingvoj de la Universitato de Torino.

Elŝutu la programon en PDF

Aliĝo estas senpaga: Aliĝi

Por informoj:

Marinaro-N@ulster.ac.uk