La forto de neperforto

«Sen vero ne ekzistMahatma Gandhias demokratio» Giorgio Napolitano (pr. Ĝorĝo Napolitano), Prezidanto de la Itala Respubliko, lastatempe asertis dum publika interveno, spronante la italajn politikajn fortojn por retrovo de la «lingvaĵo de la vero».
Tiu alvoko al la celado je la vero, kiu nun estas metita en la centron de la itala politika debato kiel neforigeblan elementon por la modernaj okcidentaj demokratioj, rememorigis min pri tio kion asocio Nitobe antaŭfiksis kiel agmetodon.
La Vero kiel tio, kio estas justa, kio estas libero, evolo, trio kio estas bona por ĉiuj, kaj tia devas esti por ĉiu homo.
«La Vero estu la centro de ĉiu agado, estu la blovo mem de nia vivo» asertis la itala filozofo Aldo Capitini en la enkonduko de la Gandha metodo, la sama Gandhi nomis sian propran aŭtobiografion «Historio de miaj eksperimentoj kun la Vero».
Gandhi metas la Veron kiel la plej altan celon al kiu oni devas strebi, ĝis atingo de la aserto «la Vero estas Dio» kontraŭ la kutima ideo «Dio estas la Vero», iu renverso de la vidpunkto, kiu ebligas la plej larĝan partoprenon, inkluzive eĉ la ateistojn.
La ilo por efektivigi tion certe estas la neperforta agado, aktiva kaj rekta agado, kiun Gandhi enkondukas kiel veran batalmetodon kiu nomiĝos Satyagraha, kuniĝo el la vortoj Satya kiu signifas Vero, kaj Agraha kiu signifas firmeco sed ĝi ankaŭ estas uzata kiel sinonimo de forto: “Forto kiu estas generita el Vero kaj Amo”.
La politika agado kiun Nitobe intencas praktiki favore al la lingva demokratio kaj justeco nepre ne povas nekonsideri tiun ĉi politikan batalmetodon: Neperforto je la servo de la Vero.
En tiu ĉi optiko ni decidis fari tradukon de du gravaj dokumentoj, Dosiero pri Irako verkita de Transpartia Transnacia Neperforta kaj Radikala Partio (TTNRP), kaj la libro «teknikoj de neperforto» de la itala filozofo Aldo Capitini (pr. Aldo Kapitini).
La dosiero pri Irako, kiun ni tradukis, krome estas grava politikagado kaj estas por ni ekzemplo de konkretiĝo de Satyagraha, detala dokumenta esplorado kiu enfokusigas la prisilentitan veron: ja estis alternativo al la mortigo de Saddam Hussein (pr. Sadam Husejn).
Dum iuj laboris senhalte por serĉi diplomatan solvon, kiu evitu militon kaj sangelverŝon, proksime al sukceso oni konstatis la intencan pli akrigon de la tensio por kaŭzi la militon kaj la certan morton de la ŝtatestro.
Tiu grava dokumento estis ankaŭ subtenita pere de nenombreblaj manifestacioj kaj neperforta agado de la radikala gvidanto Marco Pannella kaj de aliaj radikuloj.
Ne malpli grava estas la traduko de la libro de Aldo Capitini, «Teknikoj de neperforto».
Ĝi estas kavazaŭ gvidlibro verkita en 1967, kiu enhavas principojn de neperforto kaj sintezon de praktikoj kaj teknikoj kune kun historiaj aludoj pri konkretaj spertoj efektivigitaj en Italio kaj en la tuta mondo.
La teksto, perfekte tradukita de profesoro Nicolino Rossi (pr. Nikolino Rosi) kaj riĉigita de antaŭparolo verkito de Marco Pannella kune kun Francesco Pullia (Franĉesko Pulia), ne nur estas tekstlibro pri neperforta agado, sed ankaŭ libro kiu ne povis manki en esperantujo.
La Iraka Dosiero estas senpage kaj libere elŝultebla ĉi tie.
La libro «Teknikoj de neperforto» estos havebla la 25a de Septembro, dekkvinjara datreveno de la Paca Marŝo Perugia-Assisi iniciatita de Aldo Capitini mem, kaj ĝi estos oficiale prezentita dum nia unua kongreso okazonta en Romo la venontan 16an de Oktobro, al kiu vi ĉiuj estas kore invititaj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *