Asocio Nitobe

Nitobe estas Asocio kiu celas sent-emigi la politikan, la entreprenistaran, la akademian mondojn, kaj la civitanaron entute, pri la temoj koncernantaj lingvajn demokration kaj justecon, kaj, pli ĝenerale, la lingvajn rajtojn, fundamenta ero de la homaj rajtoj. Nitobe estas asocio sen profita celo.

La Asocio Nitobe konstatas, ke ĉiu homo havas almenaŭ unu lingvon, kiu estas ĝenerale nomata gepatra. Kutime la gepatra lingvo estas donata kaj ne elektata, ĉar ĝin transdonas gepatroj aŭ / kaj la medio. Ĝi estas do atribuaĵo de ĉiu persono, kiel haŭtkoloro aŭ sekso. Per la lingvo homoj organizas sian penson, ĝin komunikas, interŝanĝas informojn, interagas, kaj aktivas en la socio. Tial, la kapablo agadi per lingvo plene mastrata (kutime, ĝuste la onia gepatra lingvo) estas antaŭkondiĉo por aktive vivi en la socio kaj kapabli vere civitani, ekzemple kapabli studi, labori kaj sin defendi en tribunaloj.

Sekve, protektado de lingvo gravas ne nur kulture. Ĝi gravas antaŭ ĉio praktike, politike kaj ekonomie: temas pri gardi la konkretajn interesojn de la individuoj. Lasi, ke lingvo perdas funkciojn en la socio signifas fakte malriĉigi – ne nur kulture, sed ankaŭ materie – tiujn, kiuj ĝin parolas kiel gepatran lingvon, ĉar tio malpligrandigas iliajn konkretajn ŝancojn aktivadi tiulingve en la diversaj kadroj de la socia, politika kaj ekonomia vivoj.

Kie okazas lingva diskriminacio, naskiĝi kun denaska lingvo, kiu ne estas la reganta lingvo en la socio, fakte metas la individuojn en malsaman pozicion koncerne aliron al kleriĝo, al justico kaj al la labor-merkato. En tiuj medioj, ricevi kiel la unuan iun lingvon anstataŭ alian neeviteble influas oniajn kapablojn aktivi en la socio, kaj la prospero-ŝancojn entute. Defendo de la lingvaj rajtoj estas do alia flanko de la defendo de la homaj rajtoj.

Garantii la eblon uzadi onian gepatran lingvon en komunikado kun la institucioj, tio konsistigas nepran kondiĉon por ke individuo povu efektive ĝui siajn politikajn rajtojn. Fakte, ŝtata aparato ne povas nekomunikadi. Ŝtato povas esti neŭtrala koncerne religioj, sed ĝi ne povas esti neŭtrala rilate al lingvoj, ĉar ĝi nepre devas uzi almenaŭ unun lingvon por leĝaro, por funkciigi tribunalojn, lernejojn, komunikilaron. Ŝtatoj neskribantaj aŭ neparolantaj ne ekzistas. Sed la institucioj ne povas esti vere demokrataj se ili ne baziĝas sur komunikado inkluda, alirebla al ĉiuj civitanoj per sia unua lingvo. “Lingva demokratio” estas, do, fundamenta ero de la materia demokratio.

Tamen, en iaj cirkonstancoj uzi ĉiujn lingvojn neeblas, kaj ia limigo de la uzataj lingvoj necesas. Tiuteme, certe dezirindas lerni kromajn lingvojn, ĉu fremdajn, ĉu la majoritatan. Tamen, ke necesas limigi uzadon de la gepatra lingvo, tio devas esti demonstrata, kaj ne antaŭsupozata. Lernado de plua lingvo kutime kuntrenas diversajn kostojn, antaŭ ĉio ekonomiajn sed ankaŭ psikajn (estigitajn de status-malaltigo de la ceteraj lingvoj kaj de nememfido sin esprimi fremd-lingve). Tial, kiam, iu-kadre, okazas limigo (oficiala aŭ fakta) pri lingvo-uzado, endas taksi kiujn kompensojn necesas estigi favore al la ekskluditaj.

Se en iuj kuntekstoj, por praktikaj kialoj, oni akceptas limigon pri uzado de la lingvoj, necesas do enkonduki la principon, ke, al privilegio de iu lingvo kompare al la ceteraj, korespondu specifaj kaj precizaj kompensoj (ekzemple, financaj transigoj) favore al la parolantoj de la lingvoj ekskluditaj. Tiu estas la principo de “lingva justeco”.

Lingvaj rajtoj, lingva demokratio kaj lingva justeco estas la kerno de la agado de la Asocio Nitobe. La nomo de la asocio intencas omaĝi al Inazō Nitobe (1862-1933), klera japana diplomato, kiu en 1921 transdonis al Societo de la Nacioj faman raporton, per kiu li malkaŝe levis la demandon pri lingvaj demokratio kaj justeco en internacia komunikado, rimarkinte senpartie kaj senpasie la funkciecon kaj la utilon de la lingvo Esperanto en la dek tria Universala Esperanto-Kongreso en Prago.