NE AL LINGVA PENNULIGO FAVORE DE BRITUJO

LINGVA DISKRIMINACIO EN EŬROPA UNIO: LA KOMISIONO PENSAS PRI NUR-ANGLA KONKURSO POR FUNKCIULOJ FAVORI BRITAJN CIVITANOJN

Laŭ peto de la brita registaro, la eŭropa komisiono nun estas konsideranta ĉu hazarde ekzistas ebleco realigi por britaj civitanoj specialan alirekzamenon por eŭropa publika posteno nur angle. Tion raportis Financial Times de la pasinta 20a de Februaro.

La nunaj reguloj de la konlurso por eŭropaj publikaj postenoj antaŭvidas, ke la kandidatoj havu kongruajn sciipovojn de aliaj du eŭropaj lingvoj. La brita registaro insiste asertas, ke tiuj ĉi lingvaj rekvizitoj estas obstakolo al la eniro de britaj funkciuloj en la eŭropan administradon, kie Britujo estus ne sufiĉe reprezentita. Evidente la brita registaro opinias ke, konsiderante la pli kaj pli grava pozicio de la angla en eŭropaj institucioj, estas senutile peti al britaj kandidatoj koni aliajn lingvojn.

Iu privilegia konkurso en la angla kreus kontraŭdemokratan, malliberalan neakcepteblan lingvan diskriminacion, kaj ĝi estus plua pruvo ke en Eŭropa Unio jam nun ekzistas civitanoj de Klaso A kaj de Klaso B: la angleparolantoj, iu minoritato de la eŭropa popolo kiu ĝuas privilegion esti liberigita de iu ajn rekvizito pri lingva lernado, kaj ĉiuj aliaj, tio estas la 87% de eŭropanoj, al kiuj kontraŭe estas skrupule aplikitaj la lingvaj reguloj de komunuma konkurso.

La brita registaro respondecas pri tiu ĉi situacio ĉar en 2004 ĝi abolis la devigan instruadon de fremdaj lingvoj en la lernejoj de la brita Reĝolando. Pro tio, David Cameron devas fari nur unu agon por kuraĝigi britajn civitanojn partopreni en komunumaj konkursoj: li devas igi ilin lerni la aliajn lingvojn. La reguloj en Eŭropo estas egalaj por ĉiuj! La Komisiono ne rajtas fari esceptojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *