IV Internacia marŝo por libero de minoritatoj kaj popoloj subpremataj

BERLINO, PARIZO, ROMO

SABATON, LA 22AN DE OKTOBRO, H. 15.00

La Asocio de liberala inspiro Società Libera (Libera Societo), sendependa kaj senpartia, jam de longe adresas sian agadon al iniciatoj kies celo estas defendi la principon de Libereco difinita kiel individua rajto kaj memdecido de la popoloj.

Societo Libera, kohere kun sia koncepto de liberalismo kiu agnoskas superregadon kaj centrecon al la Homo kaj ties naturaj rajtoj, ekde tri jaroj iniciatas la Internacian Marŝon por la Libereco, silentan manifestacion kiu volas mobilizi la publikan opinion por defendi la liberecon de la popoloj birma, tibeta kaj ugura kaj por vidigi pli bone la streĉojn de tiuj kiuj, en la mondo, batalas por libereco.

Konsiderante la mondan malpliboniĝon de la situacio de la lingvaj rajtoj, ĝi opinias, ke ne plu sufiĉas esprimi ĝeneralan solidarecon kaj manifestacii aparte kaj por unuopaj temoj.

En Eŭropo, estas tempo ke konsciaj homoj plenigu la placojn. Venis tempo por ke Okcidento vekiĝu kaj mobilizu konkrete intereson kaj konsciencojn pri vivkondiĉoj de centmilionoj da homoj. Estas tempo por ke Eŭropo kaj aliaj supernaciaj organizaĵoj estu instigataj agi por defendi minoritatojn, inkluzive la kristanan.

Estas tempo ke Eŭropo establu la Eŭropan Tagon por la Libereco de la Minoritatoj kaj de la subpremitaj Popoloj.

Per tiuj intencoj Societo Libera vokas la popolojn de Eŭropo, la komunumojn de la Minoritatoj kaj de la subpremitaj Popoloj kaj informorganojn por ke el Berlino, Parizo kaj Romo ekiru vasta kaj unueca movado de mobilizo, kiu kapablos komprenigi ke defendi la Homajn Rajtojn havas internacian prioritaton.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *