LA EŬROP-UNIA PARLAMENTO APROBAS DISKRIMINACIAN LINGVAN REĜIMON

La Eŭrop-unia Parlamento dementas sin mem per aprobo de diskriminacia lingva regularo pri “unuigita patento”

La Eŭrop-unia Parlamento aprobis hodiaŭ, per tri apartaj voĉdonoj, pakaĵon “unuigita patento” (unuigita patento, unuigitaj pripatentaj lingva reĝimo kaj jurisdikcio). La lingva regularo, pretigita kaj antaŭenigita de la itala eŭrodeputito Raffaele Baldassarre (PDL), baziĝas sur sistema lingva diskriminacio damaĝa al entreprenoj ne-anglalingvaj, ne-franclingvaj kaj ne-germanlingvaj.

La traduk-elspezoj por deponi patento-peton estos repagataj al la entreprenoj etaj kaj mezgrandaj, sed ne al la grandaj. Krome, la repagojn elspezos la buĝeto de la sistemo (tio estas, ĉiesa buĝeto) kaj ne – kiel devus okazi – la entreprenoj de la landoj avantaĝigataj. Male, la elspezoj por tradukado kaj interpretado eltenataj de la entreprenoj dum la ekzamenado- kaj koncesio-procezoj ne estos repagataj.

La Eŭrop-unia Parlamento, do, dementas sin mem kaj la multilingvec-principon, per tio estigante diskriminacian lingvan reĝimon kiu, paradokse, efikos igante la unuigitan eŭropan patenton malpli kosta por entrepreno kanada ol por entrepreno pola.

Restas nur la espero, ke la Justic-kortumo akceptos la apelacion de Hispanujo kaj Italujo kontraŭ apliko de la proceduro “plifortigita kunlaborado” fare de la ceteraj 25 Eŭropuniaj landoj, kaj ke la projekton “unuigita patento” oni rekonstruos sur solidaj bazoj el lingvaj justeco kaj demokratio.

Asocio Nitobe
por lingvaj justeco kaj demokrateco

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *