Restaŭrigita lingva justeco en Eŭropo

La Justec-Kortumo de la Eŭropa Unio per duagrada juĝo akceptis hodiaŭ la italan plendon kontraŭ la aperigo en nur tri lingvoj (angla, franca kaj germana) de la konkurs-anoncoj de Eŭropa Unio. Ĝi reasertis, ke la devigo trairi la selekto-ekzamenojn en unu el tiuj tri lingvoj estas diskriminacia lingva politiko.

La Asocio Nitobe pozitive salutas la juĝon de la Kortumo. Ĝi forviŝas maljustan diskriminacion bazitan sur diskriminacia lingvopolitiko. Ne povas ekzisti Eŭropa Unio demokrata, justa kaj tolerema, se oni enkondukas ne permesatajn lingvo-diskriminaciojn, se oni kreas civitanojn unuarangajn kaj civitanojn duarangajn surbaze de elemento, kiel la lingvo. La lingvo, fakte, estas io ne elektita de la civitanoj sed determinita de la nasko-loko.

Defendi lingvojn signifas ŝirmi liberecon, egalecon kaj dignecon de la homoj, kiuj parolas tiujn lingvojn.

Estas dezirinde, ke la decido de la Kortumo puŝu la Eŭropan Parlamenton rezigni pri la ĵus anoncitaj buĝetaj tranĉoj je la sistemo de tradukado de 8.6 milionoj da eŭroj ĉiu-jare. Multlingveco estas politiko, kiu bezonas moralan subtenon kaj rimedojn por esti realigata. La alternativo estas rezignado, fremdiĝo kaj lingva hegemonio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *