La Kvinstela Movado trudas la anglan devige ekde la infanlernejo

Per elekto ideologie kaj pedagogie sensenca la Kvinstela Movado enigis amendon en Leĝdekreton (LD) pri instruado, aprobitan la 31an de oktobro ĉe la Ĉambro de la Deputitoj, per kiu oni trudas la instruon de la angla ekde la infanlernejo en aĝo en kiu la infanoj kapablas ankoraŭ nek legi nek skribi, kaj en urbaj medioj en kiuj jam multaj infanoj naskiĝintaj de enmigrintaj familioj ankoraŭ ne kapablas paroli itale. La frutempa lernado de lingvo povas ja okazi en la infanaĝo, sed nur se oni estas elmetataj masive al la lingvo lernota, ekzemple ĉar ĝin parolas la gepatroj. Tio certe ne povas okazi je la nivelo de urbaj infanlernejoj, kiuj tute ne havas taŭgajn strukturojn kaj personaron. Konklude okazos, ke oni pasigos al la infanoj tutajn horojn antaŭ anglalingva televido.

Asocio Nitobe kondamnas lingvan politikon demagogian, antaŭenpuŝatan de ŝtataj responsuloj nekompetentaj kaj senspertaj. Temas pri lingva politiko kies sola rezulto estos probable la entrudo en la mensojn de la infanoj kaj de la gepatroj, ke ekzistas nur unu fremda lingvo kiun penvaloras lerni (la angla, la aliaj lingvoj estas ekskluditaj de la LD), kaj ke naskiĝi kun lingvo malsama (itala aŭ alia) estas handikapo korektenda kiel eble plej frue, startante ĝuste de la infanlernejo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *