EŬROPA PATENTO: TRILINGVISMO PERFORTA ELEKTO

Eŭropaj parlamentanoj Morganti kaj Rossi (el la itala partio “Norda Ligo”) favoras Esperanton

La eŭropaj parlamentanoj Morganti kaj Rossi (el la itala partio “Norda Ligo”) dum intervjuo ricevita de la asocio “Nitobe” kondamnis la elekton de trilingva sistemo por eŭropaj patentoj.

«Uzado de ĉiuj lingvoj de EU estus plej honesta konduto» laŭ Rossi kaj Morganti. Aliokaze naskiĝos «nelojala konkurenco inter la grandaj enterprenoj, kiuj ricevos grandegan utilon, kaj la malgrandaj, devigataj pagi traduk-kostojn». Ambaŭ parlamentanoj favoras la proponon de “Nitobe” pri kreado de fonduso financata de tiuj ŝtatoj, kies lingvo estos favorata, sed Rossi substrekas, ke «tio neniam okazos pro la aroganta konduto de Francujo, Germanujo kaj Granda Britujo».

«Adopto de Esperanto dezirindas», laŭ la du parlamentanoj, kaj pri tio ŝtatoj povus trovi ĝeneralan interkonsenton.

 

Michele Menciassi
Sekretario de Nitobe-Asocio
por lingva demokratio kaj justeco

 

sube la Integrajn intervjuojn (provizore nur itale)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *