Statuto

Ĉapitro I – Ĝeneralaĵoj

 

Art. 1 – Starigo kaj nomo

Estas starigita la Asocio kun nomo “Nitobe”.

Art. 2 – Sidejo

La Asocio havas sidejon en Romo, Via di Torre Argentina, 76.

Art. 3 – Daŭro

La Asocio havas nelimigitan daŭron.

ĈAPITRO II – CELOJ DE LA ASOCIO.

 

Art. 4 – Celo kaj esenco de la Asocio

4.1 – La principo de la liberecana humanismo, bazita sur digno, libero kaj respondeco de la homa persono, estas envolvata de la granda kultura konflikto, kiu hodiaŭ okazas laŭ planeda skalo.

La trovo de formoj de protekto de tiu ĉi principo kaj sur la politika ebeno kaj sur la jurisdikcia estas, sekve, unu el la ĉefaj celoj kiujn la Asocio alstrebas; fakte la ekzisto mem de socio vere demokrata havas kiel nepran kondiĉon la agnoskon kaj la protekton de la fundamentaj rajtoj klare esprimitaj en la unuaj du artikoloj de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj.

4.2 – La respekto de la diversaj kulturaj identecoj kaj, sekve, de la principo de egaleco de la diversaj lingvoj kiuj ilin reprezentas, reprezentas unu el la ĉarniroj de demokrata socio kaj devas necese esti alfrontata laŭ transnacia vido.

4.3 – La Asocio subtenas la iniciatojn de la politika movado “Italaj Radikaluloj” kaj de la Radikala Partio Neperforta Transnacia kaj Transpartia kaj de la asocioj kiuj ĝin konsistigas, specife pri temoj rilatantaj la antaŭenigon kaj la defendon de la civilaj rajtoj, de la demokrateco kaj de la lingva justeco.

4.4 – La Asocio, inspiriĝante al la principoj de solidaro, demokrateco kaj neperforto, intencas atingi la jenajn celojn:

  • Igi sentema la civilan socion kaj la politikan mondon pri la temoj de demokrateco kaj absoluta respekto de la fundamentaj principoj sen ajna diskiriminacio, kiel diras artikolo 2 de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj;
  • Antaŭenigi la edukon al la paco, al la neperforto kaj al la respekto de la kulturoj kaj de la bio-diverseco;
  • Pliprofundigi, evoluigi kaj organizi metodojn de jurisdikcia protekto naciajn kaj internaciajn en la kazoj de malrespekto pri la fundamentaj rajtoj;
  • Igi sentema la civilan socion, la akademian kaj politikan mondon pri la temoj de la lingva demokrateco, de la lingva justeco kaj de la lingvaj rajtoj.

4.5 – La Asocio intencas atingi sian socian celon pere de la agmanieroj opiniataj taŭgaj por tiu celo.

4.6 – La Asocio ne havas profitajn celojn. La eventuala praktikado de komercaj aktivadoj devas resti helpa kaj duaranga kompare al la atingo de la socia celo.

4.7 – La strukturo de la Asocio estas demokrata.

4.8 – La Asocio estas regulata de ĉi tiu statuto kj de la propra interna regularo kaj agas ene de la limoj de la Civila Kodo, de la ŝtataj kaj regionaj leĝoj regulantaj la aktivadon de la asocioj kaj de la libervola agado, aldone al la ĝeneralaj reguloj de la ordiga normaro.

4.9 – La laborlingvo de la Asocio preferinda en la interna komunikado inter personoj diverslingvaj estas Esperanto, kia ĝi estas difinita de la “Fundamento de Esperanto” de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj de la decidoj de la Akademio de Esperanto.

ĈAPITRO III – MEMBROJ

 

Art. 5 – Membroj

5.1 – Ĉiu ajn povas enskribiĝi al la Asocio.

5.2 – La enskribiĝo estas akordigebla kun ĉiu aparteno politika, socia kaj konfesia.

5.3 – La enskribiĝo kompletiĝas per la pago de la jara kotizo, kiu implicas la akcepton de ĉi tiu Statuto kaj de la interna Regularo.

5.4 – La statuson de membro oni akiras ankaŭ per decido de la Estraro laŭ art. 11.9 litero e) de ĉi tiu Statuto.

5.5 – La enskribiĝo validas ĝis la 31.12.

5.6 – La listoj de la enskribiĝintoj al la Asocio estas publikaj.

ĈAPITRO IV – ORGANOJ DE LA ASOCIO

 

Art. 6 – Organoj

6.1 – Estas organoj de la asocio

  • La Asembleo de la Membroj
  • La Prezidanto
  • La Sekretario
  • La Trezoristo
  • La Estraro

6.2 – La mandato de la elektataj organoj estas renovigita de la asembelo de la membroj en ordinara aŭ eksterodinara kunsido

Art. 7 – La Asembleo de la Membtoj

7.1 – La Asembleo de la Membroj estas la decida organo de la Asocio. Ĝin konsistigas ĉiuj enskribiĝintoj konformaj al la kondiĉoj de art. 5.

7.2 – La Asembleo de la Membroj aprobas la raporton pri la agadoj de la Asocio kaj la bilancon, prezentitajn de la elirantaj Sekretario kaj Trezoristo; elektas la Prezidanton, la Sekretarion, la Trezoriston; la estraranojn; ĝi aprobas, laŭ propono de la Kasisto, la aliĝkotizon; ĝi ratifas aŭ senvalidigas la decidojn alprenitajn de la Estraro submetitajn al ĝia juĝo, laŭ art. 11.11; ĝi decidas pri la nombro de la Estraranoj elektotaj.

7.3 – La decidoj de la Asembleo de la Membroj estas validaj se alprenitaj de plimulto de la valide esprimitaj voĉoj.

7.4 – La Asembleo kunvenas en ordinara sesio unu fojon jare, ĝi disvolviĝas publike kaj estas kunvokata de la Sekretario per la publikigo de la tagordo sur la oficiala retejo de la Asocio kaj koncerna komuiko al la enskribiĝintoj almenaŭ du semajnojn antaŭ la kunsido. Pri la proceduroj de tiu kunvoko kompetentas la interna Regularo de la Asocio.

7.5 – Ĉiu enskribiĝinto rajtas prezenti amendon al la tagordo. Pri la proceduroj de prezento de la amendoj kompetentas la interna Regularo de la Asocio.

7.6 – La Asembleo de la enskribiĝintoj kunvenas en eksterordinara sesio laŭ iniciato de la Sekretario kaj/aŭ de la Trezoristo, aŭ pro motivita peto sendenda al la Prezidanto fare de almenaŭ unu triono de la enskribiĝintoj al la Asocio de almenaŭ du monatoj, konformaj kun la dispozicio de art. 5, pere de la sendo de la tagordo al la enskribiĝintoj almenaŭ du semajnojn antaŭ la kunsido. Tiu tagordo ne povas esti modifita krom en la kazo antaŭvidata de art. 11.11 de ĉi tiu statuto.

7.7 – Pri la organizado de la Asembleo, la laborlingvoj kaj la proceduroj pri voĉdono kompetentas la interna Regularo de la Asocio.

Art. 8 – La Prezidanto

8.1 – La Prezidanto de la Asocio atentas pri la observo de la Statuto; prezidas la jaran Asembleon de la Asocio, kunvokas kaj prezidas la eksterordinaran Asembleon kiam tion petas triono de la enskribiĝintoj de almenaŭ du monatoj al la Asocio konforme al la dispozicioj de art. 5.

8.2 – La Prezidanto estas elektita  de la Ĝenerala Asembleo kaj restas oficanta dum unu jaro. La mandato estas renovigebla.

Art. 9 – La Sekretario

9.1 – La Sekretario alprenas, akorde kun la Prezidanto kaj la Trezoristo, la dispoziciojn kaj la iniciatojn necesajn por atingi la celojn kaj la objektivojn de la Asocio kaj certigas ĝian bonan funkciadon. La Sekretario havas krome la juran reprezentonde la Asocio kaj en la rilatoj kun aliaj kaj en jura procedo, kun la povo iniciati, akorde kun la Prezidanto, ĉian juran agon kaj esti ĉiukaze partio en la procesoj.

9.2 – La Sekretario estas elektata de la Ĝenerala Asembleo kaj restas oficanta unu jaron. La mandato estas renovigebla.

9.3 – La Sekretario povas starigi, akorde kun la Trezoristo, plenuman komitaton. La komitato, se nomumita, kunlaboras kun la Prezidanto, la Sekretario kaj la Trezoristo.

Art. 10 – La Trezoristo

10.1 – La Trezoristo havas la respondecon de la administra kaj financa mastrumado de la Asocio; ĝi prezentas al la Asembleo de la Membroj la bilancon, kunpartigas la politikan respondecon kun la Sekretario, kunvokas la Asembleon de la Membroj en la kazo, ke la Sekretario estas malhelpata aŭ ne plenuma, kunlaboras kun la Sekretario por decidi la tagordon.

10.2 – La Trezoristo estas elektata de la ĝenerala asembleo kaj restas oficanta dum unu jaro. La mandato estas renovigebla.

Art. 11 – La Estraro

11.1 – La Estraro konsistas de minimumo de tri ĝis maksimumo de dudek unu membroj elektataj de la Asembleo de la Membroj.

11.2 – La Estraro restas oficanta dum unu jaro kaj ĉiukaze ĝis la Asemblea kunveno kiu voĉdonas pri la renovigo de la sociaj oficoj. La estraranoj estas reelekteblaj.

11.3 – Estas plenrajte membroj de la Estraro, krom la membroj elektitaj en punkto 1 de ĉi tiu artikolo, la Prezidanto, la Sekretario, la Trezoristo kaj, laŭ la akordiĝoj ĉe aliĝo, la reprezentantoj indikitaj de la asocioj aŭ grupoj aliĝintaj al la asocio kaj la reprezentantoj indikitaj de la internaj teritoriaj kaj pritemaj asocioj.

11.4 – Estas membroj de la Estraro ankaŭ la reprezentantoj de la politikaj kaj kulturaj institucioj naciaj aŭ eksterlandaj enskribiĝintaj al la Asocio kiu akceptas la inviton.

11.5 – Se ekmankas unu aŭ pli da membroj elektataj de la Estraro, la aliaj restas oficantaj ĝis la posta asemblea kunveno kiu renovigos la asociajn oficojn.

11.6 – La Estraro kunvenas, ankaŭ rete, ĉiam per ununura kunvoko, almenaŭ du fojojn jare, kaj ĉiukaze kiam la Sekretario opinias tion necesa, aŭ kiam estas prezentita al la Prezidanto flanke de almenaŭ du trionoj de la estraranoj, mocio entenanta ankaŭ la tagordon.

11.7 – La Estraro estas kunvokata de la Sekretario per retpoŝto, en kiu estas detaligita la tagordo, la dato, la horo kaj la eventuala fizika loko de la kunveno, sendenda al la membroj de la Estraro kun antaŭanonco de almenaŭ sep tagoj.

11.8 – La kunvenoj de la Estraro estas valide establitaj per la ĉeesto, eĉ se reta, de la plimulto de ĝiaj oficantaj anoj, kiuj ne povas sin reprezentigi, kaj estas prezidataj de la Sekretario, kaj, se li ne ĉeestas, de la Trezoristo.

11.9 – La Estraro decidas per simpla plimulto de voĉoj de la ĉeestantaj anoj.

11.10 – La Estraro kompetentas pri la jenaj atribuoj:

  1. a) decidi pri la demandoj rilatantaj la aktivadon de la Asocio por la plenumo de la asocia celo, sekvante la decidojn de la Asembleo;
  2. b) decidi pri la aliĝo de grupoj aŭ asocioj eksteraj kaj pri la starigo de pritemaj aŭ teritoriaj grupoj de enskribiĝintoj;
  3. c) decidi pri ĉiu akto pri havaĵo aŭ financo kiu preterpasas la limojn de normala administrado;

ĉ) starigi kaj eventuale modifi la internan Regularon de la Asocio;

  1. d) decidi pri la atribuo de faciligoj por la enskribiĝo al la Asocio fare de subjektoj apartenantaj al minoritatoj diskriminaciataj kaj pri atribuo de la statuso de membro pro merito kaj de honora prezidanto;
  2. e) decidi pri ĉiuj aktoj kiuj ne estas atribuataj al la kompetenteco de la Asembleo pro normoj de la statuto aŭ de leĝo;
  3. f) doni specifajn delegojn al siaj anoj individue, dise aŭ kune.

11.11 – La decidoj traktataj en literoj a), b), c), ĉ) kaj d) povas esti submetitaj al la konsidero de la Asembleo de la Membroj laŭ peto de almenaŭ unu triono de la estraranoj aŭ de almenaŭ kvinono de la enskribiĝintoj al la Asocio, sendenda en skriba formo al la Sekretario almenaŭ sep tagojn antaŭ la fiksita dato de la asembleo ĝenerala aŭ eksterordinara. Ĝis la decido de la asembleo la decidoj estas konsiderataj validaj.

Art. 12 – Proceduroj pri elekto al la oficoj

12.1 – Povas kandidatiĝi al ĉiu elekta ofico ĉiu enskribiĝinto al la Asocio konforme al la preskriboj de art. 5 de ĉi tiu statuto.

12.2 – Pri la proceduroj pri elekto al la oficoj fare de la Asembleo kompetentas la interna Regularo de la Asocio, tamen kun la konsidero ke:

  1. Por la elektoj de la estaranoj estas permesataj kandidatigoj en neĉeesto.
  2. Por la elekto de la Prezidanto, de la Sekretario kaj de la Trezoriso, ĉiu enskribiĝinto disponas je unu voĉo. Estas elektita la kandidato kiu atingis la absolutan plimulton de la voĉoj valide esprimitaj. En la kazo ke neniu kandidato ricevis la postulatan nombron de voĉoj, oni procedos tuj al dua baloto al kiu aliras la du kandidatoj kiuj en la unua voĉdonado kolektis plej multe da voĉoj. Okaze de egaleco, estas elektita la plej juna. Ne estas allasita la voĉdono per aklamo.

12.3 – La demisio de la Sekretario aŭ de la Trezoristo antaŭ la kunvoko de la ordinara asembleo sekvigas la kunvokon ene de dek kvin tagoj de la Asembleo de la Membroj por procedi al novaj elektoj.

12.4 – En la kazo de la demisio de la Prezidanto antaŭ la kunvoko de la ordinara asembleo, la Estraro elektas inter la enskribiĝintoj, aŭ eĉ en sia interno, provizoran Prezidanton kiu restos oficanta ĝis la posta ordinara aŭ eksterordinara asembleo.

Art. 13 – Teritoriaj asocioj kaj pritemaj grupoj

13.1 – La enskribiĝintoj al la asocio povas starigi teritoriajn branĉojn aŭ pritemajn grupojn, ankaŭ rete.

13.2 – La starigo de tiuj branĉoj aŭ grupoj estas rajtigita de la Estraro.

13.3 – Tiuj branĉoj aŭ grupoj devas agi konforme al la decidoj alprenitaj de la decidaj organoj kaj al la indikoj donitaj de la plenumaj organoj de la Asocio.

13.4 – La rilatoj inter la Asocio kaj tiuj branĉoj aŭ grupoj, la kompetentecoj de ĉi lastaj kaj la reprezento en la Estraro estas detaligitaj per aparta regularo, aprobota de la Estraro.

Art. 14 – Aliĝo de asocioj kaj grupoj ne enskribiĝintaj

14.1 – Asocioj kaj grupoj kiuj strebas al celoj politikaj, kulturaj aŭ alispecaj, povas aliĝi al la Asocio por havi difinitajn iniciatojn por celoj de komuna intereso. La periodo de aliĝo povas ankaŭ esti limigita en la tempo kaj antaŭfiksita.

14.2 – La aliĝo estas regulata surbaze de akordoj inter la Asocio kaj la asocioj aŭ grupoj ne enskribiĝintaj.

14.3 – La akordiĝoj precizigas la sumon kaj la manieron de pagado de la financa kontribuo al la Asocio flanke de la asocio aŭ grupo aliĝanta, la sindevigojn al reciproka subteno, la formon kaj la dimension de la reprezento de la asocioj aŭ grupoj aliĝintaj en la Estararo.

14.4 La akordoj pri aliĝo estas aprobataj de la Estraro.

ĈAPITRO V – LA HAVAĴO KAJ LA FINANCA ADMINISTRADO

 

Art. 15 – Havaĵo

15.1 – La Asocio eltiras siajn ekonomiajn rimedojn por la funkciado kaj la plenumo de la propra aktivado el:

  • Aliĝkotizoj kaj kontribuoj de la aliĝintoj;
  • Subvencioj kaj kontribuoj de privatuloj, unuopuloj aŭ institucioj, naciaj aŭ eksterlandaj;
  • Subvencioj kaj kontribuoj de la Eŭropa Unio, de la Ŝtato kaj de ĉiuj aliaj institucioj aŭ publikaj strukturoj, naciaj aŭ eksterlandaj;
  • Repagoj venantaj el konvencioj;
  • Enspezoj venantaj de komercaj kaj produktaj aktivadoj marĝenaj aŭ laŭokazaj;
  • Donacoj, heredaĵoj kaj rentumoj de havaĵoj moveblaj aŭ nemoveblaj venintaj al la Asocio ĉiamaniere.

Art. 16 – Administra jaro

16.1 – La administra jaro fermiĝas je la 31.12 ĉiujare. La Trezoristo ene de sesdek tagoj de la fermo de la administra jaro devas redakti la bilancon submetendan al la aprobo de la ordinara jara asembleo. La Trezoristo krome prezentas buĝeton al la jara Asembleo.

16.2 – La bilanco devas esti deponita kopie ĉe la sidejo de la asocio dum la dek kvin tagoj antaŭantaj la asembleon kaj ĝis ĝi estos aprobita. La membroj rajtas ĝin trarigardi.

16.3 – La bilanco konsistas el ekonomia kalkulo kaj el stato de la havaĵoj; la ekonomia kalkulo evidentigas analize la elspezojn kaj la enspezojn laŭ kasaj kriterioj, la stato de la havaĵoj evidentigas la havan situacion de la Asocio, listigante aparte la likidaĵojn, la ŝuldojn, la kreditojn, la estimatan valoron de la magazeno kaj de la aliaj havaĵoj, moveblaj kaj nemoveblaj kiujn la Asocio proprietas.

16.4 – El la bilanco devas rezulti la havaĵoj, la kontribuoj aŭ la heredaĵoj ricevitaj.

16.5 – Estas malpermesite distribui, eĉ en nerekta maniero, profitojn aŭ restaĵojn de la mastrumado, kaj ankaŭ fondusojn, rezervojn aŭ kapitalon dum la daŭro de la asocio, krom se la destinado aŭ la distribuo estas trudataj de la leĝo.

16.6 – Eventualaj restaĵoj de la mastrumado estos komplete destinataj al la plenumo de la sociaj celoj.

ĈAPITRO VI – REVIZIO DE LA STATUTO KAJ DISSOLVIĜO

 

Art. 17 – Proceduroj por modifi la Statuton

17.1 – Ĉi tiu statuto povas esti modifita nur de la Asembleo de la Membroj, en ĉeesto de almenaŭ kvarono de la enskribiĝintoj, kaj kun voĉdono de la plimulto de la ĉeestantoj.

17.2 – La eblo de diskto pri statutaj modifoj estas enigata en la tagordon de la ordinara Asembleo.

17.3 – La eksterordinara asembleo por statuta modifo povas esti kunvokata laŭ la proceduroj traktataj en art. 7, subart. 6 de ĉi tiu Statuto.

17.4. – La Asocio povas esti dissolvita en ĉiu ajn momento fare de la Asembleo de la Membroj kun la ĉeesto kaj la voĉoj de almenaŭ ¾ de la nombro de la membroj mem.

17.5 – La asembleo kiu decidas pri la dissolvo de la Asocio:

  1. a) nomumas unu aŭ pli da likvidantoj kaj fiksas la procedurojn de likvido de la havaĵo laŭ art. 30 de la Civila Kodo kaj laŭ la artikoloj 11-12 de la dispozicioj pri ĝia efektivigo;
  2. b) decidas pri la destino de la socia havaĵo al aliaj institucioj aŭ asocioj kiuj prizorgas, sen profita celo, la evoluigon kaj la disvastigon de analogaj celoj, aŭ kun celoj de publika utilo.

ĈAPITRO VII – RESENDO

 

Art. 18 – Resendo

18.1 – Por ĉio kio ne estas traktata kaj regulata en ĉi tiu Statuto, oni aplikas la normojn de la Civila Kodo kaj la aliajn leĝajn dispoziciojn pri nekomercaj organizaĵoj.