Teknikoj de neperforto

teknikoj de neperforto - Aldo Capitini

kovrilo de la libro “teknikoj de neperforto”

verkisto: Aldo Capitini
tradukisto: Nicolino Rossi
ISBN:  9788870368109

 

Tiu ĉi gvidlibro estis verkita de Aldo Capitini en 1967, sed ĝi ne tiom disvastiĝis kaj influis, kiom ĝi estus meritinta, la generacion de 1968. Hodiaŭ eble estas la taŭga momento por ĝin repreni enmanen. Ĝi enhavas la principojn de neperforto kaj kompendion da praktikadoj kaj teknikoj, sinteze priskribitaj kaj ilustritaj, kun historiaj resendoj al konkretaj spertoj realigitaj en Italio kaj en la ceteraj partoj de la mondo. La reeldono de Teknikoj povas esti tre grava por la politikaj kaj etikaj problemoj hodiaŭaj, ĉar ĝi prilumas la rilaton, kiu devus ekzisti inter la rimedoj kaj la celoj en la politiko kaj en la socia agado, inter la respekto por la leĝo kaj la civila malobeado.

Aldo Capinini

Aldo Capitini (Peruĝo 1898 – 1968) estas la plej grava filozofo kaj aktivulo de la neperforto en Italio. Li ekvivigis la unuan Marŝon por la paco, de Peruĝo al Asizo en 1961. Li verkis multnombrajn tekstojn, inter kiuj Ĉies realo (1948), Religio malfermita (1955), Ĉies povo (1969, aperinta postmorte).

Enkonduko

La celo de la fondintoj de la Asocio Nitobe estis ambicia: labori por la antaŭenigo kaj la defendo de la civilaj rajtoj. Speciala atento meritas la lingvaj rajtoj, fundamenta parto de la rajtoj homaj.

Ĉiutage oni spertas, ke estas kontraŭdiro inter unuflanke la formala rekono de la rajtoj kaj de la principoj, kaj aliflanke ilia konkreta protektado. Tio konvinkis nin, ke politika kaj jura agado en la kampo de la protektado de la homaj rajtoj estas esenca por strebi al reala demokratio.

La bezono pliveki la sentemon de la politika, entreprena, akademia mondoj kaj ĝenerale de la civila socio al la temoj de lingva demokratio tuj iĝis al ni evidena, kaj pro tio same evidenta estis decidi la aplikendan batalmetodon: neperfortan agadon.

Tiu ĉi estas modelo de politika batalo, kiu estis adoptita kaj alproprigita, inter aliaj, de la Radikala Partio Neperforta Transnacia kaj Transpartia dum siaj kampanjoj, kiuj estis por ni fonto de inspiro.

La tradukado de “Teĥnikoj de neperforto” en la internacian lingvon estas esenca paŝo de nia neperforta vojo.
Aldo Capitini estis kaj estas centra personeco por la neperforta itala movado danke al siaj verkoj kaj sia ekzemplo. Sekve, ni pensis al maniero lin omaĝi kaj samtempe rekonfirmi pli kaj pli fortan bezonon kaj neceson uzi neperforton en politika agado. Nia ideo alvenis precize en 2011, jaro de la 50a datreveno de la paca marŝo Peruĝo-Asizo, kiun Capitini iniciatis.

Ni rimarkis, ke en la esperantlingva biblioteko ne estis tekstoj, kiuj prezentas la principojn de neperforto. Estis do evidente la neceso traduki la gravan tekston de la itala filozofo.

La tradukado de la libro de Capitini, farita de la tre lerta Nicolino Rossi, alprenas sendube plurajn signifojn: ĝi estas omaĝo al Capitini, reaserto de neperforto, referenco por nia itinero politika, justa kontribuo al la esperanta literaturo.
Ekzistas tamen alia aspekto, kiu ĝis nun estis iom preterlasita, sed kiu tute ne estas malpli grava. Temas pri la kunfluo inter la lingvo Esperanto kaj neperforto.

Esperanto estas lingvo esence paca, kiu celas dialogigi popolojn. Esperanto kontribuas al la evoluigo de la kompreno kaj de la respekto inter la popoloj, ĉar ĝi estas neŭtrala, simpla kaj esprimoplena komunikilo kiu estas posedata de la homaro kaj ne de iu popolo. Tiu ĉi idealo ne povas ne kuniĝi kaj ligiĝi al la neperfortaj principoj.
Foje la rimedoj ne estas nur rimedoj, ĉar ili antaŭformigas la celojn. Pro tio, evidentiĝas ke la sukceso de la internacia lingvo Esperanto – kaj per ĝi, la sukceso de la paco kaj la harmonio inter la popoloj – ne povas ignori la uzon de neperforto.

Samtempe neperforta batalmetodo ne povas flankenlasi aŭ preterlasi komunikadon. La respekto de aliaj homoj efektiviĝas ankaŭ per la lingvo uzita en komunikado, kiu devus ĝuste esti justa kaj neperforta.

Michele Menciassi
Sekretario de Asocio Nitobe

Aldo Capitini aŭ filozofi-politika anomalio

De: Marco Pannella, Francesco Pullia

En letero al Danilo Dolci de la 4-a de junio 1967, Aldo Capitini plendis pri la nedistribuado, fare de Eldonisto Feltrinelli, kiu estis ĝin publikiginta, de sia libro “Teknikoj de neperforto”: “estas agmaniero rimarkinde arbitra, kontraŭ kiu mi povas fari nenion”, li skribis senkonsole. La motivoj de la konduto de eldonejo, kiel Feltrinelli, deklarite partiema, ne devus esti tute nekompreneblaj, se ni tion bone pripensas.

Volumo kiel tiu de la Peruĝa aŭtoro povis, fakte, sin riveli nur etkvante vendebla, ĉar ĝi estis Nietzsche-e “malaktuala”, ne rekondukebla al antaŭfiksitaj skemoj, kiel cetere poste montriĝis, ekde “Elementoj de religia sperto” (Laterza, 1937), la tuta eksterordinara verkellaborado de Capitini.

Marco Pannella

Marco Pannella, gvidanto de radikuloj kaj prezidanto de la Senato de la Radikala Neperforta Transnacia Transpartia Partio

Tute ne limigita ĉe la kadro de ekscentra teoriumado, la primedito de Capitini estis konstante kaj laŭvice ligita al la praktikado. Kontraŭe, aparte ĉe la maldekstrema flanko, kiel oni emas ( kaj emis) aserti, ĝi tute ne estis strangkaraktera sed ĝi ekmoviĝis, kiel natura sekvo, el la sperto de la finiteco, el la neakcepteblo, laŭ modelo Leopardi-a kaj Michelstaedter-a, de retoriko kaj sociaj moroj, el la volo elaĉeti marĝenigitojn, ekskluditojn, neproduktemulojn, “distritojn”, vokante ilin kunlabori al kreado de la realo.

La kunĉeesto de l’ mortintoj kaj de l’ vivantoj, centra en la Capitini-a filozofio samgrade kiel la omnikratio (ĉies povo), estas nur iu respondo, tiom originala kiom konkreta, al la nuligo de individuo kaj al la cezuro starigitaj de la morto, la esprimo plej komplete, tragike kaj detrue plenumita, sur la ekzistenciala nivelo, fare de totalismo.

Ne hazarde, por manifesti en maniero evidenta sian propran opozicion al faŝismo, Capitini ne ekfabrikis bombojn, ne lasis sin superruze mistifiki, kiel estintus pli facile kaj kiel pluraj eŭropaj intelektuloj faris, de la alia totalismo, tiu komunisma, sed li elektis elŝanĝi sin mem en vorton, parolon, komunikadon, antaŭplanante en si kaj per si mem, male al ajna makiavelismo, tiun transformiĝon, kiun li deziregis socinivele.

Francesco Pullia

studioso capitiniano, ha pubblicato diversi libri di poesia, narrativa e saggistica d’argomento filosofico. Radicale, è particolarmente impegnato sui temi della nonviolenza e dell’animalismo.

En epoko nesuspektinda, li sin deklaris vegetarano, konvinkita ke, kontraste kun la militema ideologio Mussolini-a, gardi la vivon de aliaj bestoj “inklinigus onin al rifuzo mortigi homestaĵojn”. La skandalo vekita de tiu decido ĉe la “Normale di Pisa”, kie en 1930 li plenumis la funkcion de sekretario, estis tioma, ke la rektoro, Giovanni Gentile, estis devigita lin maldungi.

Reveninte al Peruĝo, kie li naskiĝis la 23an de decembro 1899, Capitini komencis teksadi la vefton de intensa engaĝiĝo neperforta.

Li estis socialisto kaj kune liberalulo, pli precize liberalul-socialisto, porbatalanto de substanca sinonimeco inter la du terminoj (maksimuma libereco en la plej vasta reaserto pri socialeco), religia laiko, aŭ, se oni preferas, laika religiemulo, en la senco, ke li subtenis iaspecan, civilan religion, el matrico Mazzini-devena, senigita je dogmatismo kaj je la mensogemo de konfesieco. Pro ĉi pozicioj, resumitaj, en 1955, en la libro “Religio malfermita”, li estis listigita de Papo Pio XII en la indekso de malpermesitaj aŭtoroj.

Anstataŭ kredanto, li preferis sin deklari persvadito, termino eltirita el Carlo Michelstaedter, enfluigante en la religiemon tension al la ceterulo per la rilatad-maniero de la Vi-Ĉiuj, kaj ne de Iu-Ĉio forvoranta ajnan unuopecon.

Persvadito, por Capitini, estas tiu, kiu agadas “por liberigita realo enhavanta ĉiujn”, vere ĉiujn, sen ajna distingo, kaj li luktas por transformi, startante de l’ propra intima memo, la provizorecon, la nesufiĉon de la realo.

Plie, li antaŭskizis, multe pli frue ol Karl Popper, la konturojn de aperta socio kaj anticipis tonojn Marcuse-eskajn ĉe la radikala kritiko al konsumismo.

Tute ne estante anakoreto, Capitini estis nelacigebla batalanto fondinta en 1937, kune kun Guido Calogero, la liberlasocialisman Movadon, en 1944 la Centrojn por socia orientiĝo (Cos), en 1947, kun Ferdinando Tartaglia (baldaŭ foririnta), iun religian Movadon, kies aktiveco kulminis ĉe la Unua kongreso por la religia reformo (Romo 13/15 de oktobro 1948).

En 1952 li vivigis la Centrojn pri religia orientiĝo por favori la ekkonon de la religioj malsamaj ol tiu katolika, kaj stimuli la katolikojn mem evoluigi kritikan aliron.

Samjare li organizis en Peruĝo la kunvenon “La neperforto koncerne la animalan kaj vegetalan mondon” en kies kadro naskiĝis la Itala Vegetarana Societo, hodiaŭ Itala Vegetarana Asocio, fondita kun Edmondo Marcucci, personeco, bedaŭrinde tute miskonata, kiu meritus, male, seriozan prikonsideron.

En 1961, la posttagon de la sukceso ĉe la unua Paco-marŝo Peruĝo-Asizo, de li elpensita en 1960 laŭ la ekzemplo de tiuj organizitaj fare de Gandhi, Russel, Martin Luther King, li fondis la Neperforta Movadon-n, nuntempe plu ekzistantan, kaj ekde 1964 li vivigis la monatrevuon “Azione Nonviolenta” (Neperforta Agado), kiu, post pli ol kvindek jaroj de lia forpaso ( li mortis la 19an de oktobro 1968, pro la sekvoj de kirurgia operacio) plu aperas regule.

Sufiĉas ĉi mallongaj informoj por kompreni, kiom Capitini estis kaj restas ĉiusence pensulo (kaj politikulo ) nenormala, ĝena. Lia plej granda nenormaleco kuŝas ĉe la neeblo esti klasigita, eĉ proksimume, en antaŭfiksitaj kategorioj. Ĝi kuŝas ĉe la engaĝo eltiri politikon el la marĉa taktikumo por ĝin redoni al rolo decidopova kaj partopreniga, malcentrigita, pivotanta ĉirkaŭ la plena valoriĝo de homo-multo kunmetita ne de sendifina homamaso, sed de multoblaj unuopuloj.

La Cos (Centroj por socia orientiĝo), ĉe kiuj inspiriĝis por sia akuŝarta agado Danilo Dolci, konturiĝis kiel ĉelo de iu malfermita komunumo, de iu socio de ĉiuj. La demokrata koncepto antaŭvidis, interalie, publikan komunuman registron ante litteram de la elektitoj kaj nomumitoj, kun la deviga kontrolvoko al la administrantoj periode kaj publike raportadi pri la propraj plenumitaĵoj. Ankaŭ pro tio, krom pro la komplekseco de sia penso, Capitini estis izolita fare de la maldekstraj partioj kaj konsiderata, kiel prinotis Pietro Nenni, studemulo ja eksterordinara, dispona ĉiam subteni justo- kaj liberec-aferon, sed “ekstravaganca”. Estis simptome, ke kiam li havis la eblecon eksponi siajn ideojn al la estroj komunistaj kaj socialistaj li estis akceptita, kiel li mem asertis, per mokemaj kaj memsufiĉaj ridetoj. Hodiaŭ li estus same markita, se ne kiel “manka je klaskonscio”, sendube kiel viziulo, individuisma liberecano, pretendemulo.

Klariĝas, do, kiel la libro, kies esperantan tradukon unuafoje oni ĉi tie proponas (ĉi elekto estus certe renkontinta la aprobon de la aŭtoro) ne havis la disvastigon, kiun ĝi estus meritinta. La Sesdekoka, bedaŭrinde, al la Capitini-a ekscentreco kaj al la radikala alternativo proponita, preferis la konformemon de la fordrivoj marksismaj-leninismaj.

Dispartigitan laŭ kvar sekcioj kaj dekkvin ĉapitroj, ĉi tekston oni povas legi ne nur kiel utilan instrumenton por la efektivigo de satyagraha (la neperforto estiganta veron), sed ĉefe kiel manlibron por aktivigi konscian politikon, kiu agnosku en la rimedo la saman gravecon de la celo. Valoras la penon, fine, atentigi pri la graveco, kiun Capitini atribuadis al la termino neperforto sbribita unuvorte, anstataŭ separi la adverbon ne disde perforto. La neperforto ne estas, fatkte, simpla neado de kondiĉo, sed konstruo kaj plifirmigo de la novo, ĉi tie kaj nun, en la kunĉeesto.

Antaŭparolo

le tecniche della nonviolenza - Aldo Capitini

itala kovrilo de Teknikoj de neperforto

Kiam en 1967 Aldo Capitini proponis al sia eldonisto Feltrinelli la publikigon de tiu ĉi libro, Giangiacomo, konvinkita de tute aliaj politikaj perspektivoj, preferis ĝin loki inter la broŝurojn de la Librejo Feltrinelli anstataŭ ol ĝin eldoni ĉe la pli gravaj kaj klasikaj serioj.

La broŝuroj havis, liaopinie, intervenan funkcion, sed ili rolis ankaŭ kvazaŭ “submarko” por eldonaĵoj duarangaj, minoritataj, foje agitocelaj, pro simpla politika oportuneco. Capitini konsciadis, ke jam sin malfermis en la mondo senmezura luktoplena sezono kaj li antaŭsentis, ke ankaŭ Italio estos de tio tuŝita. Li volis, ke liaj prikonsideroj kaj liaj praktitaj instruoj pri la neperforto estu legataj fare de kiomeble la plej granda nombro da junuloj, tial li volonte akceptis tiun ĉi solvon. Poste la reeldonoj ne mankis, inkluzive tiun de “Ombrolinio” en 1989, sed oni certe ne povas diri, ke la disvastigo de ĉi “manlibro” – ekstreme konkreta kaj pro iuj aspektoj simila ĝenre al la “gerilaj manlibroj” cirkulantaj dum tiuj jaroj, ĉefe post la 1968a, sed memkompreneble kontraŭcela – alportis kelkajn fortajn ŝanĝojn ĉe la linio de “movadoj” kaj de “premgrupoj”. La kondutlinio ĉe ili supervenkinta estis tiu, jam bone konata, de perforto, laŭ la klasika aserto Marksisma de “perforto akuŝistino de historio”, kaj tiu Brecht-a de “Nur perforto helpas / kie perforto regas”. Kaj pli kaj pli supren, ĝis la Ruĝaj Brigadoj kaj hodiaŭ, en la mondo, ĝis la diversaj fanatikismoj ĉe multaj religioj. Oni ne povas aserti, ke la neperforto akiris, interalie, en la mondo enradikiĝintajn, daŭrajn rezultojn, eĉ kie ŝajne ĝi jam venkis, ekde Hindio en la kvardekaj jaroj ĝis Sud-Afriko en la naŭdekaj jaroj de la dudeka jarcento.

 

Sed ne tio estas la fina punkto, ĉar kie okazis neperfortaj luktoj rezultis ajnakaze civilaj progresoj, eĉ se ne majoritataj, ĉar la problemo, tion oni fine ekkomprenis, ne tiom konsistas en la venko, kiom persisti kaj plenumi siajn proprajn konvinkojn, ĝisfunden; alpreni konvinkitan elekton inter la eblaj vojoj al ribelo; entrepreni agadon, kiu justu laŭ nia konscienca postulo, kaj ne ĉar ni povas el tio eltiri personajn aŭ grupajn utilojn; kaj rezigni disigi la celojn disde la rimedoj, kiujn oni utiligas por atingi tiujn celojn.

 

Capitini skribas, ke ĉe tiu problemo “neperforto portas sian kontribuon, ĉar ĝi indikas ke la celo de amo povas plenumiĝi nur per amo, la celo de honesteco per rimedoj honestaj, la celo de paco ne per la malnova leĝo efike tiom nestabila “Se vi volas pacon, pretigu militon”, sed per alia leĝo: “Dum la paco, pretigu pacon.” Dum la jaroj, kiam Capitini verkis ĉi manlibron, precipe atentema pri la rimedoj sed neniam negelektante la celojn, la neperfortaj movadoj ne havis ĉe la junularo bonan gazetaran reeĥon. Nur etaj grupoj da militrifuzantoj kaj radikaluloj tiom prikonsideris, kiom neniam plu poste, liajn instruojn, eĉ la pli konkretajn, per politika vigleco samgrada kun la morala persistemo. Post tiam, ĉi ekzemploj akiris etan sekvantaron, almenaŭ naciskale, kaj ankaŭ la neperfortaj grupoj, eĉ se ŝatindaj en la pureco de siaj kondutoj, ofte sin tenis tro foraj de la politika agado, memkontentaj pri sia etmezura “bonfarado”, samkiel tiom da aliaj grupoj kaj asocioj, kies nombro multobliĝis sur la nacia teritorio dum la lastaj jaroj, cele al kompensado (ofte ridinde senkonsista) de politikomanko, pro neeblo por kolektiva partopreno en la publika viv-mastrumado, rezignante pri la eltrovo de manieroj igi sian ĉeeston pli entrudiĝema kaj luktema, pli signifoplena. Multaj neperfortaj grupoj sekvis la pli intimajn kaj religiajn – kaj cedemajn – kaj aropajn indikojn de la teorioj de Gandhi kaj Capitini, kaj de ties praktikaj instruoj, kaj kontraŭe ili malzorgadis tiujn pli obstinajn kaj luktoinstigajn. Tiujn teoriojn, por esti eksplicite klaraj, kiuj resendas al la “ne-kunlaboremo” al la “civila malobeado”.

 

Hodiaŭ, kiam la morala, kultura kaj civila defalo de nia lando estas sub ĉies okuloj, kaŭzo kaj efiko de la politika subenfalo kaj de la cinikismo de la reganta klaso, de la “banala” kunpuŝiĝo kaj korupto de ties funkciularo, la legado de ĉi libro povus kaj devus transdoni kelkajn ideojn pri kiel ni kondutu rilate al regopovo kiu, en sia senmezura korupto, ŝajnas posedi la kapablon koruptadi ĉion, kion ĝi tuŝas, kuntreni ĉiujn opoziciojn, vanigi ĉiujn (feblegajn) reagojn, anestezi ĉiujn eblajn opoziciojn. Hodiaŭ kaj nur hodiaŭ, ĉi tie kaj ĝuste tie ĉi. Tial ni decidis represi la Teknikoj de neperforto de Aldo Capitini, ĉe la bondezira espero, ke ĝia legado sugestu ion bonan (kaj aktivan) al la nemultaj, kiuj ne lasis sin endormigi.

 

En nia lando, pli ol iam ajn antaŭe, bezonatas neperforto, kaj el ĝi, tiu parto plej politika kaj aktuala, tiu de la ne-kunlaboremo kaj de la civila malobeo. El ĉi libro ni devus parkerigi tutajn eltiraĵojn, kaj ni devus ilin eldiri kaj disvastigi; ni devus rezoni pri la ekzemploj, kiujn Capitini listigas kaj proponas, kaj trarigardi tiujn, kiuj povas esti plej efikaj, ilin pridiskuti kaj praktiki laŭ la bezonoj de la nuntempo; ni devus pensi pri la teknikoj kaj ne nur pri la ideoj; ni devus superi niajn mizerojn kaj, ĉefe, nian kapablon nin reciprcoke primensogi, nin perceptante pli bonaj ol la komuna homaro, nur tial, ke ni konsideru nin pli bonaj ol niaj najbaroj, ĉe privateco pli kaj pli fie “privata”. Por restarti necesas analizi la nuntempon kiel eble plej lucide kaj necesas hontosenti pri niaj neplenumitaĵoj kaj timoj, pri niaj vanaĵoj kaj klaĉoj kaj, finfine, pri nia civilizo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *