Francujo riskas rezigni lingvan demokratecon ĉe la Universitatoj

Se la leĝpropono de Ministrino Fioraso estus aprobita ĉe Senato, ankaŭ la francaj junuloj estus devigataj ofte rezigni sian lingvon ĉe la Universitato.

 En Francujo, lando kun longatempa tradicio pri protektado de la nacia lingvo, la Parlamento cedis al la tendenco – aktuala ĉe multaj Eŭropaj landoj – anglalingvigi la akademiajn kursojn. La dua artikolo de la leĝo ĵus proponita de Ministrino Fioraso fakte ebligas akcepti, en cirkonstancoj “pravigitaj de pedagogiaj necesoj” (vortumo taŭga por pravigo nurŝajna, ĉar ĝi signifas “ĉiufoje kiam la Universitato tion taksas oportuna”) esceptojn al la Toubon-leĝo de 1994, kiu eksplicite postulas aranĝi la kursojn  francalingvaj.

La leĝo Fioraso – pretendanta klerismajn inspirojn pri universala disvastigo de la sciaroj – celas plinombrigi la eksterlandanojn studantajn ĉe la Francaj universitatoj (de la nunaj 12% elcentoj al 15% ĝis 2020). Tamen, kontraŭ la aplikado de tiu leĝo multas la protestoj en la universitata medio, ĉar oni konscias, ke la esceptoj kiujn ĝi allasas estas nenio alia ol Troja ĉevalo celanta iom-post-ioman kaj ĉiean angligon de la instruado, tio estas de la scio-trandonado. Iam estonte, la rektoroj, el preteskta mono-manko, forigos la duoblaĵojn (tio estas la franclingvajn kursojn) ilin aranĝante nur anglalingvaj.

Asocio Nitobe (http://disvastigo.esperanto.it) denuncas tian lingvan politikon, kiu probable diskriminacie efikos sur tiujn, kiuj volos sialande studi denaskalingve, kaj kiu malaltigos la instruado-kvaliton en la francaj universitatoj.